knedlik/o NePiv

knedliko

KUI Cilindro el faruno aŭ panmolaĵo ofte kun enmikso de haketita viando, fiŝaĵo, kiun oni ordinare poĉas: mi foje vete formanĝis kvar anserojn kaj du pladojn da knedlikoj kun saŭrkraŭto [1].
Rim.: La pivoj proponas la francdevenan formon knelo. En la franca lingvo ĝi plejofte koncernas specialaĵon tre similan al knedliko. Tiu vorto tamen ankaŭ internaciiĝis kun la signifo viandbuletofiŝbuleto.
1. Jaroslav Hašek, trad. Valdimír Váňa: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk..., 3 - glora batregalo, 4 - marŝi! marŝ!
bulgare:
кнедла
ĉeĥe:
knedlík knedlík (český)
france:
quenelle
germane:
Knödel
japane:
団子 [だんご]
nederlande:
knoedel
pole:
knedel
slovake:
knedľa
ukraine:
галушка

administraj notoj