kleptokrati/o

kleptokratio

POL
Reĝimo, en kiu la reganta elito riĉiĝas per transmeto de posedaĵoj de la regatoj kaj de la ŝtato en sian privatan posedon; regado de ŝtelistoj: la reĝimo de Putin estas senhonta totalisma kleptokratio [1]; kleptokratio ne estas kromefiko de aŭtoritatismo aŭ faŝismo: ĝi estas esenca, precipe kiam iom da tiu riĉo estas dividita kun tiuj, kiuj pretas rompi la leĝon por subteni la Karajn Gvidantojn [2].
angle:
kleptocracy
france:
kleptocratie
germane:
Kleptokratie
indonezie:
kleptokrasi
ruse:
клептократия

administraj notoj