kateĥism/o, katekism/o

kateĥismo, katekismo

1.
REL Prezento de la bazaj instruoj de religio, tradicie en formo de libro kun demandoj kaj respondoj: kateĥismo“ estas io alia ol „kateĥizo“; sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi „kateĥizo“ anstataŭ „kateĥismo“, ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton „kateĥismo“, sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon [1]; puŝis lin instruisto, kiu dankis sian instruitecon al same pia ruzaĵo, per taŭga, zorga kaj logika klarigo de severa kateĥismo ... kaj de la jezuita principo „la celo pravigas la rimedojn“, plie helpis la pragmata „inter lupoj, kriu lupe!“ [2] la pardonpetado en la katekismo de la romkatolikoj estas, kiel ĉiuj scias (ankaŭ la aŭtoro, kiu iam estis zorgema mesoservanto), tre simpla [3].
2.
(figure) Ia ajn baza instruaro aŭ lernolibro el demandoj kaj respondoj: kateĥismo de politika ekonomio.
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
2. Monato, Petro De Smedt: Socia dokumento pri nia larmovalo
3. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
angle:
catechism
beloruse:
катэхізм
ĉine:
教理問答 [jiàolǐwèndá], 天主教要理問答 [tiānzhǔjiàoyàolǐwèndá]
france:
catéchisme (doctrine)
germane:
Katechismus
hungare:
katekizmus, hittankönyv, káté
japane:
教理問答 [きょうりもんどう], 公教要理 [こうきょうようり], 問答式入門書 [もんどうしきにゅうもんしょ]
nederlande:
catechismus
pole:
katechizm
ruse:
катехизис
ukraine:
катехізис, катехизм

administraj notoj