1katafalk/o JED

katafalko

Funebra parada podio, sur kiu oni metas la ĉerkon de mortinto, kiun oni volas honori: la ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura baldakeno [1]; mi estis devigita plenumi funebran ceremonion […] antaŭ malplena katafalko [2]; oni metu la mortintojn alte ⫽ Sur katafalkon antaŭ la popolo [3].
angle:
catafalque, open hearse
beloruse:
катафалк
france:
catafalque
germane:
Katafalk, Totenbahre, Schaubett, Trauergerüst
hispane:
catafalco
hungare:
ravatal
japane:
棺台 [ひつぎだい]
katalune:
cadafal
nederlande:
katafalk
pole:
katafalk
ruse:
катафалк
ukraine:
катафалк

administraj notoj