karnaŭb/o

karnaŭbo

BOT
Sudamerika palmospecio (Copernicia prunifera), el kies folioj oni produktas vakson: unu el la plej utilaj plantoj de la mondo estas la karnaŭbo- palmo, kiu kreskas en Brazilo, ĝiaj folioj liveras bonegan polur-vakson, la fruktojn oni uzas kiel nutraĵon por la brutaro, la semoj donas bonan kafsurogaton, la suko fariĝas vino aŭ vinagro, kaj fine ĝia ligno estas valora konstru-materialo, ĉar nek insektoj, nek la sala akvo povas ĝin detrui [1]; kiel moligaĵo uziĝas vaksoj, ekzemple karnaŭba (palmolea) vakso [2].

karnaŭbo, Brazilo
CC BY 2.5  [3]
1. Utilega arbo, la Praktiko, n-ro 7-9, Julio-Spet. 1951, paĝo 98
2. Monato, Walter Klag: Plasto planta, 2014
3. Tacarijus, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Carnauba.jpg
dane:
Carnaubavoks-palme
germane:
Carnaubapalme
latinece:
Copernicia prunifera
portugale:
Carnaúba

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.