kafein/o PV

kafeino

KEMMED
Alkaloido ekstraktita el kafo, uzata en la medicino por fortigi kaj stimuli la koron aŭ nervojn: kafeino, el kafo, estas ekzemplo de organika bazo kiu ne partoprenas en RNA [1]; konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon, precipe ĉe maljunuloj [2]; la strategio de multaj plantoj por garantii la lojalecon kaj fidelecon de iliaj polenantoj estas miksi sian nektaron kun substancoj, kiel nikotino aŭ kafeino, kiuj provokas dependon [3].
Rim.: Alia nomo de tiu ĥemiaĵo estas teino.
1. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone
3. Monato, Roberto Pigro: Nekovrilaj malkovroj
angle:
caffeine
beloruse:
кафэін
ĉeĥe:
kofein, tein
ĉine:
咖啡因 [kāfēiyīn], 咖啡碱 [kāfēijiǎn]
finne:
kofeiini
france:
caféine
germane:
Koffein
hispane:
cafeína
hungare:
koffein
japane:
カフェイン
katalune:
cafeïna
nederlande:
cafeïne
pole:
kofeina
portugale:
cafeína
ruse:
кофеин
slovake:
kofeín, teín
svede:
koffein
turke:
kafein
ukraine:
кофеїн

administraj notoj