1junk/o PV

junko

BOT Kano vivanta en malsekaj grundoj, havanta longajn, rondigitajn pintaj foliojn, tigojn kavajn aŭ kun blanka spongeca internaĵo, kun trinombraj floroj kaj trikameraj kapsuloj, uzata por fari matojn, korbojn ktp; genro el familio junkacoj (Juncus): ĉu povas kreski […] junko sen akvo? [1]; li havis antaŭ si la tutan rivereton kun la klara, freŝa akvo, kie la junkoj kliniĝadis tien kaj reen [2]; li prenis sakon da perloj kaŝitan en la junko kaj dirinte plu nenion fortrenis ĝin [3]; flustras la junkoj en aŭtunaj ventoj [4]. VD:fragmito, skirpo

botanika tabulo pri du specioj de junko; A: Juncus effusus; B: Juncus trifidus subsp. hostii
PD  [5]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 8:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
4. P. Thorsen: Dum flustras la junkoj, Sennacieca Revuo, 1934
5. Prof. Dr. Otto Wilhelm Thomé Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz and Kurt Stueber, http://www.biolib.de www.biolib.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Illustration_Juncus_hostii0.jpg
angle:
rush (grassy plant)
beloruse:
сіт
bulgare:
тръстика, камъш
ĉine:
[rù], 芦 [lú], 蒻 [ruò], 芦苇 [lúwěi], 香蒲 [xiāngpú], 紙草 [zhǐcǎo]
france:
jonc
germane:
Binse
greke:
σχοίνος
hispane:
junco
hungare:
szittyó
itale:
giunco
japane:
イグサ
latinece:
Juncus
nederlande:
rus
perse:
سازو، نی بوریا
pole:
sit
portugale:
junco
ruse:
ситник
ukraine:
ситник, оситняк

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.