tradukoj: bg ca de en es fr id pl

jugoslav/o LR

jugoslavo  

Civitano de Jugoslavujo: jam en la mezo de la 60aj jaroj jugoslavoj ricevis pasporton kaj povis veturi kien ajn [1]; miliono da jugoslavoj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj al skandinavaj landoj [2].

jugoslava LR  

Rilata al jugoslavoj, ilia kulturo kaj ŝtato: el Jugoslava Esperantisto [3]; mi konas la eksjugoslavan historion multe pli bone ol Aldo, sed mi ne kuraĝas paroli pri ĝi [4]; Slovenio estas la sola eksjugoslava respubliko, kiu estas unuavica kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio [5].

Jugoslavujo [6]  

GEOGPOL Iama ŝtato (1918 ĝis 2003) en suda Eŭropo kun ĉefurbo Beogrado: Miĥail Solovjev, ruso, juĝisto (de 1900 en Rusujo, de 1926 en Jugoslavujo en Novi Sad) [7]; en la landoj de Mezeŭropo kaj en la antaŭa Jugoslavujo, tiliofloroj estas tradicia herba kuracilo [8]. SIN:Jugoslavio

tradukoj

anglaj

J~ujo : Yugoslavia.

bulgaraj

J~ujo : Югославия.

francaj

J~ujo : Yougoslavie.

germanaj

~o : Jugoslawe; ~a : jugoslawisch; J~ujo : Jugoslawien.

hispanaj

J~ujo : Yugoslavia.

indoneziaj

J~ujo : Yugoslavia.

katalunaj

J~ujo : Iugoslàvia.

polaj

J~ujo : Jugosławia.

fontoj

1. Monato, Zlatko Tišljar: Sistemo studinda
2. Monato, Zlatko Tišljar: Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
4. Monato, Paul Gubbins: Reago: Nekredeblaj malveroj
5. Monato, P. Gubbins: Slovenio: Ordo tordita ― dekstren maldekstren
6. Oficiala Informo de AdE, numero 12
7. Vikipedio, Miĥail Solovjev
8. Vikipedio, Etfolia tilio


ℛevo | datumprotekto | jugoslav.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2019/06/30 18:21:02