insurekci/i, insurekt/i NeoGlo

insurekcii, insurekti

(evitinde)
POL Kunribeli, fari popolribelon: kontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de 1997 la ribelo eniris en Kinŝaso [1]; insurekta anarkiismo [2].

insurekcio PIV1 , insurekto

(evitinde)
POL Popolribelo: la insurekcio de la zapatistoj [3]; la 19an de aprilo 1943 okazis insurekcio en la Varsovia Getto [4]; multaj insurektoj estis tie subpremitaj [5]; belorusoj malmulton scias pri la Varsovia Insurekto [6].
3. E. Krebbers: Pintkonferenco..., 2002-08-24
4. Vikipedio, artikolo „Varsovio“, 2006-04-27
5. J.-L. Racine, trad. V. Lutermano: Vaŝingtono kaj la talibanoj..., le Monde diplomatique, 2007-02
6. Radio Polonia: Ekspozicio dediĉita al la Varsovia Insurekcio, 2007-08-31
japane:
民衆蜂起 [みんしゅうほうき], 暴動 [ぼうどう], 反乱 [はんらん]
ukraine:
інсурекція

insurekciano, insurekciulo

(evitinde)
Ribelulo, ano de popolribelo: li ekstaris kun sia armeo, unuigita kun la insurekcianoj de kolonelo Korponay [7]; nokte germanoj […]alterigis 3 el 14 aviadiloj kun helpo al la insurekcianoj [8].
7. T. Papp: Debrecena batalo, [ Debrecena Bulteno, 1983, numero 14a]
8. Vikipedio, Ribelo de Varsovio

administraj notoj