idu/o PIV1

iduo

KAL Tago meze de monato en la antikva romia kalendaro: la Iduoj Martaj (murdtago de Cezaro, metaforo por malbonaŭguro) PIV1 ; Marko mortis tri tagojn antaŭ la iduoj de majo [1]; ĉagrenis min la fakto, ke li insistis ekiri la tagon antaŭ la iduoj, ĉar ĉiuj scias, ke tiu estas la plej malbona momento por komenci novan aferon [2]; oni kultis Jupiteron je la iduoj de la monato [3].
Rim.: La vorto ofte aperas plurnombre, eĉ pri unuopa tago.
1. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
2. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
3. Vikipedio, artikolo „Jupitero (dio)“, 2007-07-29
angle:
ides
beloruse:
іды (у рымскім календары)
france:
ides (calendrier romain)
germane:
Iden (Kalender)
portugale:
idos

administraj notoj