Ĥeops/o NePiv

Ĥeopso

HISPERS Faraono de la 4a dinastio, kiu konstruigis la plej altan piramidon1 en Egiptujo: Ĥeopso, kiu terure premegis la popolon, konstruante la piramidon [1]; Vi jam konstruis al vi per la versaĵoj monumenton ... pli grandan, ol la piramido de Ĥeopso [2].
Rim.: La internacie disvastiĝinta nomformo estas bazita sur la greka transskribo; la originala egipta formo estis „Ĥufu“.
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉap. 22a
2. H. Sienkewicz, tr. Lidja Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 30a
angle:
Cheops, Khufu
beloruse:
Хеопс
bulgare:
Хеопс, Хуфу
ĉine:
胡夫 [húfū]
finne:
Kheops
france:
Khéops
germane:
Cheops, Chufu
itale:
Cheope
katalune:
Kheops
nederlande:
Cheops, Chufu
perse:
خوفو
pole:
Cheops
portugale:
Quéops
ruse:
Хеопс

administraj notoj