ĥasid/o

ĥasido

REL
1.
HIS En la antikva historio, ano de judisma sekto kiu kun la Makabeoj batalis kontraŭ la sirianoj regataj de Antioĥo Epifano.
2.
Ĥasidismano, ano de ĥasidismo: inter la ĥasidoj, la ĉefaj ĥasidaj rabenoj […] estas vidataj kiel preskaŭ absolutaj religiaj gvidantoj, kun speciala ligo al Dio, kaj eĉ magiaj povoj [1]; klezmero estas muzika tradicio kiu fontas el Aŝkenaza kaj Ĥasida juda kulturo [2].
angle:
1. Hasidean, Assidean 2. Chasid, Hasid, Hassid
beloruse:
хасыд
finne:
hasidilainen
france:
1. Hassidéen, Assidéen 2. hassidim
germane:
Chassid
hungare:
haszid
itale:
chassid, chassidita
nederlande:
chassidim
pole:
Chasyd
portugale:
chassidiano, chasside
ruse:
хасид
ukraine:
хасид

ĥasidismo

REL En judismo, mistika movado kaj vivmaniero bazita sur ĝoje fida sindono al la Dia volo, unue menciita en la 12a jc kaj refondita en la 18a jc inter la judoj polaj kaj ruslandaj: la unuaj mencioj pri eŭropa ĥasidismo devenas el Germanio, kie en la 12-a ĝis la 13-a jarcento tiu ĉi mistika movado de piuloj disvastiĝis [3]; Baal Ŝem Tov […estis] unu el la kreintoj de la ĥasidismo sur la terenoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la 18-a jarcento [4].
angle:
Chassidism, Hasidism, Hassidism
beloruse:
хасыдызм
finne:
hasidismi
france:
hassidisme
germane:
Chassidismus
hispane:
jasidismo
hungare:
haszidizmus
itale:
chassidismo
nederlande:
chassidisme
pole:
chasydyzm
portugale:
chassidismo
ruse:
хасидизм
ukraine:
хасидизм

administraj notoj