*ĥaos/o, kaos/o

*ĥaoso, kaoso

1.
MIT Laŭ la greka kaj aliaj antikvaj konceptoj pri mondorigino, konfuza stato de ĉiuj elementoj de la universo, antaŭ la organizado al ili de la dioj.
2.
(figure) Senorda konfuzo: meze de la aperinta intergrupa ĥaoso [1]; tiu ĉi tuta ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado EE ; tio ne estis pensoj, tio estis ĥaoso Marta ; la ĥaoso de la kortega vivo [2]; mi […] havas tian ĥaoson en la kapo, ke iafoje mi forgesas, por kio mi venis ĉi tien [3]; la konferenco finiĝis en ĥaoso, sen iuj rezultoj [4]; plena kaoso regas en la hinda kalendaro [5]; sen kapablo movi sin aŭ vortigi la kaoson de sia interno [6].
SIN:tohuvabohuo
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
4. Roland Rotsaert: Jarmila konferenco ĥaose malsukcesis, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 10a
5. Evgeni Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
6. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
angle:
chaos
beloruse:
хаос
ĉine:
混乱 [hùnluàn], 混沌 [hùndùn], 乱象 [luànxiàng]
finne:
1. kaaos (mytol.) 2. kaaos, sekasorto, epäjärjestys
france:
chaos
germane:
Chaos 1. Chaos, Unordnung 2. Chaos, Durcheinander, Unordnung, Tohuwabohu
hispane:
caos
hungare:
káosz
indonezie:
kaos
itale:
1. Caos 2. caos
japane:
混沌 [こんとん], カオス, 大混乱 [だいこんらん], 無秩序 [むちつじょ]
katalune:
1. Caos 2. caos
nederlande:
chaos
norvege:
1. kaos 2. kaos, rot
pole:
1. chaos 2. chaos, zamieszanie, rozgardiasz, bałagan, burdel (pot., wulg.)
portugale:
1. caos (mitologia) 2. caos (f)
rumane:
1. haos 2. haos, confuzie, dezordine, freamăt
ruse:
хаос
slovake:
chaos
svede:
kaos
turke:
kaos
ukraine:
хаос

ĥaosa, kaosa

1.
Rilata al ĥaoso.
2.
(figure) Senorda: forto primitiva […], kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn Marta ; la tujaj reagoj al tiu okazintaĵo estis panikaj kaj ĥaosaj [7]; ni legas biografiojn de esperantistaj partoprenintoj en tiu kaosa historio [8]; la homaro iom post iom evoluas de milita kaj ĝenerale kaosa stato internacinivele al stato, kie regas longdaŭraj paco [9].
7. Stefan Maul: En giganta truo, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 6a
8. Monato, Donald Broadribb: Admirinda historilibro, 2011
9. Monato, Håkan Lundberg: La libro de la vivo, 2005
angle:
chaotic
beloruse:
хаатычны
ĉine:
[wěn], 乱成一团 [luànchéngyītuán], 杂乱 [záluàn], 乱局 [luànjú]
finne:
sekasortoinen, kaoottinen, sotkuinen
france:
chaotique
germane:
chaotisch, durcheinander, ungeordnet, unordentlich
hispane:
caótico
hungare:
kaotikus
indonezie:
kaotis
itale:
caotico
japane:
混沌の [こんとんの], 混沌とした [こんとんとした], 混乱した [こんらんした], 無秩序の [むちつじょの]
katalune:
caòtic
nederlande:
chaotisch
norvege:
kaotisk
pole:
chaotyczny
portugale:
caótico
rumane:
haotic , dezorganizat
ruse:
хаотический , хаотичный
slovake:
chaotický
svede:
kaotisk
tibete:
ཛ་རེ་ཛོ་རེ་
turke:
kaotik
ukraine:
хаотичний

ĥaose, kaose

Malordege: tiu multege kosta transportado parte okazis ĥaose [10]; en ĉiu historieto la homoj, bestoj aŭ objektoj interparolas plimalpli kaose [11].
10. Stefan Maul: En giganta truo, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 6a
11. Walter Klag: Groteskumi fabele (Erwin Lazar, La sepkapa feino), Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 24a
angle:
chaotically
beloruse:
хаатычна
finne:
sekasortoisesti, kaoottisesti, sotkuisesti
france:
chaotiquement
germane:
chaotisch
itale:
caoticamente
katalune:
caòticament
nederlande:
chaotisch
norvege:
kaotisk
pole:
chaotycznie
portugale:
caoticamente
rumane:
haotic
ruse:
хаотично
svede:
kaotiskt
tibete:
གང་བྱུང་མང་བྱུང་

ĥaosigi

Malordigi, konfuzi ĝis plena neregeblo: la agresemaj radikaluloj tial ne nur ne sukcesis ĥaosigi aŭ malebligi la traktadojn de financistoj, sed samokaze ili perdis la simpation de la ĉeĥa socio [12]; la pluvo iom ĥaosigis la sonprovojn, sed finfine la teknikistoj kaj muzikistoj elturniĝis [13].
12. Jiři Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
13. Jim Petit, La Ondo de Esperanto, 2014, 10
angle:
cause chaos
beloruse:
рабіць хаос
finne:
sotkea täysin, tehdä (jostakin) kaaos
france:
chambouler, désorganiser, déstructurer
itale:
mettere a soqquadro, incasinare (volg.)
katalune:
embullar, generar el caos
pole:
robić chaos (zamieszanie)
portugale:
caotizar
rumane:
haos face
ruse:
дезорганизовать, привести к хаосу
svede:
oordna, orsaka kaos
turke:
kaos çıkarmak

administraj notoj