haliot/o NePiv

halioto

ZOO Iu el grandaj manĝeblaj markonkoj, gastropodoj, kies unupeca ŝelo havas perlamotan enon, troveblaj interalie ĉe la bordoj de Pacifiko, sola genro de familio haliotedoj (Haliotis): la servisto ... alportis pladon da frititaj haliotpecoj [1].
Rim.: Halioto pro sia formo ricevas en pluraj lingvoj la komunuzan nomon „marorelo“, kio ankaŭ estas la etimo de ĝia scienca nomo.
angle:
abalone, ormer
beloruse:
марское вушка
ĉine:
鮑魚 [bàoyú]
france:
oreille de mer, ormeau
germane:
Seeohren, Abalone
hungare:
tengeri fül
itale:
orecchia marina
katalune:
orella de mar, sabatetes
latinece:
Haliotis
nederlande:
zeeoor
portugale:
abalone, haliote
ukraine:
вушко

administraj notoj