tradukoj: bg ca cs de en fr pl ru

Glagolic/o PIV2

Glagolico

LIN La pli antikva el la du ĉefaj slavonaj alfabetoj: la kroatoj kredas, ke Glagolicon kreis ilia samlandano s-ta Hieronimo la Stridonano (347–419), la tradukinto de Vulgato [1]; ekzistas du ĉefaj formoj de Glagolico: la ronda kaj la angulhava [2]; la Unuiĝo (de Zagrebaj Esperantistoj) uzas la latinan skribon, kaj orname Glagolicon [3].

glagolica

LIN Rilata al Glagolico: glagolica litero; glagolica manuskripto; Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; glagolicajn grafitiojn oni trovis eĉ en Kievo kaj Novgorodo [4].

tradukoj

anglaj

~o: Glagolitsa, Glagolitic alphabet; g~a: Glagolitic.

bulgaraj

~o: глаголица.

ĉeĥaj

~o: hlaholice.

francaj

~o: glagolithique (subst.); g~a: glagolitique (adj.).

germanaj

~o: Glagoliza, Glagolitische Schrift.

katalunaj

~o: alfabet glagolític; g~a: glagolític.

polaj

~o: głagolica.

rusaj

~o: глаголица; g~a: глаголический.

fontoj

1. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, Slavonaj alfabetoj
2. de Domagoj VIDOVIĈ, tr. Viŝnja BRANKOVIĈ: Glagolico hieraŭ kaj hodiaŭ, La Gazeto, n-ro 88, 2000-04-30, p. 30
3. Statuto de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Artikolo 31.
4. Sergio Pokrovskij: Slavonaj skribojLa Ondo de Esperanto


ℛevo | datumprotekto | glagolic.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2014/06/05 14:10:13