*gips/oUV
*gipso
                              Pulvoro, produktita el gipsŝtono, mineralo   
                              Ca[SO4]·2H2O, uzata en konstruarto kaj modlado:
                              
                                 [tie] staris blankaj homoj, […] parte el marmoro, parte el
                                 gipso
                                 [1];
                                 
                              
                                 per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis […] la vitrajn
                                 rompaĵojn enmetitajn en la gipson
                                 [2];
                                 
                              
                                 masko el gipso
                                 [3];
                                 
                              
                                 gipsfiguroj sur la komodo
                                 [4];
                                 
                              
                                 modelante el gipso frison laŭ antikva modelo
                                 [5];
                                 
                              
1.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
3. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
                  2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
3. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
- angle:
 - gypsum, plaster of Paris
 - beloruse:
 - гіпс
 - ĉeĥe:
 - gyps, sádra
 - ĉine:
 - 石膏 [shígāo], 硫酸鈣 [liúsuāngài]
 - france:
 - plâtre
 - germane:
 - Gips
 - hungare:
 - gipsz
 - japane:
 - 焼石膏 [やせっこう], ギプス, 石膏 [せっこう]
 - katalune:
 - guix, algeps
 - nederlande:
 - gips, plaaster
 - perse:
 - گچ
 - portugale:
 - gesso, gipso
 - ruse:
 - гипс, штукатурка
 - slovake:
 - sadra
 - turke:
 - sıva, alçı
 - ukraine:
 - гіпс
 
gipsa
- beloruse:
 - гіпсавы
 
gipsi, gipsumi
                     (tr)
                  - 1.
 
                              Ŝmiri, tegi, ripari per gipso:
                              
                                 gipsi plafonon;
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 liaj lirikoj restas gipsumitaj: kelkaj vere bonaj, pli multaj ŝablonaj
                                 [10].
                                 
                              
stuki- 2.
 - Miksi gipson al io, surŝuti per gipso: gipsi vinon por ĝin klarigi; gipsi kampon por ĝin plibonigi.
 
10.
                           
                           Monato, Carlo MINNAJA: Finaj agordoj, 2003
                  - angle:
 - 1. plaster
 - beloruse:
 - 1. гіпсаваць 2. зьмешваць з гіпсам
 - ĉeĥe:
 - sádrovat, zasádrovat
 - ĉine:
 - 1. 塗以膏泥 [túyǐgāoní], 敷膏药 [fūgāoyào], 敷以石膏 [fūyǐshígāo]
 - france:
 - 1. plâtrer 2. chauler
 - germane:
 - 1. gipsen 2. kalken
 - hungare:
 - 1. begipszel 2. meszez
 - japane:
 - 石膏を塗る [せっこうをぬる], 漆喰を塗る [しっくいをぬる]
 - katalune:
 - enguixar
 - nederlande:
 - 1. pleisteren, in het gips zetten 2. gips toevoegen
 - perse:
 - 1. گچ گرفتن
 - portugale:
 - 1. gessar, estucar com gesso
 - ruse:
 - 1. гипсовать, штукатурить 2. известковать
 - slovake:
 - sadrovať
 - turke:
 - 1. sıvalamak
 - ukraine:
 - покривати гіпсом, гіпсувати
 
gipsaĵo
- Miksaĵo el gipso kaj aliaj aldonaĵoj uzata por modlado, plenigo de murtruoj, gluado ktp: mi miksas mem la gipsaĵon [11].
 
11.
                           
                           Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 6. Kiu Ne Riskas, Tiu Ne Gajnas.
                  - beloruse:
 - гіпсавая маса
 - germane:
 - Gipsmasse, Dübelmasse
 - japane:
 - 石膏細工 [せっこうさいく]
 
administraj notoj
pri 
                     ~o: 
            
    La „kalka ŝtono“ aperanta en la difino fakte ne estas ia
    ajn, sed ĝi estas gipsoŝtono (enkondukota). [MB]