gabl/o SPV

gablo

1.
ARKI Supra, triangula parto de dommuro, sur kiu apogiĝas la traboj de du-dekliva tegmento: li ankaŭ trovis deprime elrigardi la fenestron matene kaj vidi la pejzaĝon de gabloj kaj tegmentoj [1]; arĥaikaj domoj kun pintaj tegmentoj kaj elstare pendantaj gabloj Sol .
2.
ARKI Triangula peco ornama super arko de fenestro aŭ pordo: jen situis malnova preĝejo, kurioza, malkohera kaj provizita je gabloj [2].
VD:frontono
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. O. Henry, trad. S. Johansson: Policisto kaj himno, La Ondo de Esperanto, 2002:11 (97)
angle:
1. gable 2. pediment
ĉeĥe:
lomenice, štít
ĉine:
山墙 [shānqiáng], 山花 [shānhuā]
france:
gable, pignon
germane:
Giebel 2. Wimperg
hispane:
gablete, piñón
hungare:
timpanon 1. oromzat
japane:
切妻 [きりづま], 破風 [はふ], 切妻壁 [きりつまかべ]
katalune:
gablet
slovake:
štítová stena (múr)
ukraine:
стрілчастий фронтон

administraj notoj