*fulg/o UV

*fulgo

Nigra densa materio lasita de fumo en kamentuboj: fulgokovrita poto [1]; la klinitaj, kovritaj per fulgo muroj de l' jurt[o] [2]; fulgokolora vizaĝo [3]; li trovis la eniron en la inferon, la truo estis nigra kaj kovrita de fulgo [4]; fulgoflokoj flugis tiel dense kiel la akridoj […] dum plago [5]. VD:bistro
angle:
soot
beloruse:
сажа, куродым
bulgare:
сажди
ĉeĥe:
kopt, saze, čerň
ĉine:
[tai], 碳黑 [tànhēi], 油烟 [yóuyān], 炱 [tái], 炭黑 [tànhēi], 煤灰 [méihuī]
france:
suie ~okolora: fuligineux.
germane:
Ruß ~okolora: rußfarbig. ~ofloko: Rußflocke.
hungare:
korom ~okolora: koromfekete.
indonezie:
jelaga, sulang (2)
japane:
[すす]
kekĉie:
ab̕aq
nederlande:
roet ~okolora: roetkleurig.
pole:
sadza, kopeć (przest.)
portugale:
fuligem, picumã
ruse:
сажа
slovake:
sadza
ukraine:
сажа

fulga

Rilata al fulgo: fulgaj muroj [6]; fulgaj strioj makulis lian vizaĝon [7]; (figure) la vespero metis sian nigran, fulgan, truan tukon sur la mondon [8]; li surĵetis kelkajn lignopecojn kaj pendigis fulgan kafujon sur hokon super la fajron [9].
germane:
rußig, Ruß-

fulgi

Fumi kun fulgo: fulganta petrola lampo [10].
germane:
rußen

fulgigi

Nigrigi, makuli per fulgo: fulgigita kameno.
angle:
blacken (with soot)
beloruse:
курэць, куродыміць, закуродыміць
ĉeĥe:
začadit
ĉine:
煤灰 [méihuī]
france:
noircir à la suie
germane:
rußen (schwärzen), rußschwärzen
hungare:
bekormoz
indonezie:
menjelagai, menyulangi, menghitamkan dgn jelaga/sulang
japane:
すすけさせる
nederlande:
zwartblakeren
pole:
kopcić, okapcać
ruse:
закоптить
slovake:
začadiť

administraj notoj

~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.