fug/o Z

fugo

MUZ Komponaĵo en kiu melodion komencas konduka voĉo kaj prokraste ripetas imitaj voĉoj konforme al kontrapunktaj reguloj: Johano Sebastiano Baĥo en 1750, la jaro de sia morto, ne povis fini sian lastan verkon, „La arto de fugo“ [1]; li finis mallaŭte sian agadon kiel […] tradiciisto, eĉ kontraŭmodernisto, kiu fine […] preferis eksmodiĝintajn muzikformojn, kiel fugo, kanono [2].
1. Franz-Georg Rössler: Finiĝis la Bach-jaro, Monato, 2001/01, p. 17
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
angle:
fugue (musical)
beloruse:
фуга
bulgare:
фуга
ĉeĥe:
fuga
france:
fugue (musicale)
germane:
Fuge (Musik)
japane:
フーガ
katalune:
fuga (mús.)
nederlande:
fuga
portugale:
fuga
ruse:
фуга
slovake:
fúga (hud)
ukraine:
фуґа

administraj notoj