fosf/o PVEF
fosfo
(evitinde)
-
Plimallongigita nomo de fosforo,
uzata nur en kelkaj derivaĵoj:
fosfokalcia metabolismo.
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru fosforo.Rim.: Ĉi tiu radiko akiras ioman utilecon, nur se oni konsideras, ke la derivaĵoj de la ĥemia nomenklaturo estas ankaŭ E-aj derivaĵoj. Tiel „fosfato“ aperas kiel derivaĵo de fosfo. Eĉ PIV, kiu agnoskas tiun principon, malfacile elturniĝas kun tiu stumpigita radiko, devas enkonduki homoniman "prefikson" fosfo- kun alia senco kaj konservi amason da nederivitaj vortoj komenciĝantaj per "fosf-". Pli bone estas ignori la radikon fosf kaj konsideri, ke temas nur pri komuna elemento de pluraj radikoj rilatantaj al fosforo.
- angle:
- phospho-
- beloruse:
- фосфар
- france:
- phosphore ~okalcia: phosphocalcique.
- germane:
- Phos-
- hungare:
- foszfo-, foszfor-
- portugale:
- fosf(a)-
- ruse:
- фосфор
administraj notoj
~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.