fad/o PV

fado

RAD Fluktuado de elektromagneta kampo pro diversaj fizikaj efikoj kiel interferado, ombrado, eĥoj, doplera efiko: li atendas la horon de la elsendoj por fine nur kelkajn disajn frazojn aŭskulti, pro oftaj fadoj kaj malhelpo de familianoj, televidantaj en la sama ĉambro [1].
HOM:fado (muzikstilo)
1. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
angle:
fading
beloruse:
згасаньне, заміраньне, фэдынг
ĉeĥe:
fading, únik (rad.příjmu)
france:
évanouissement (fading), fading
germane:
Fading, Schwankung (Feldstärke)
hispane:
fundido (imagen o sonido)
hungare:
elhalkulás, fading
japane:
フェージング, フェード
katalune:
fàding, fosa, esvaïment
nederlande:
fading
portugale:
fádingue, fading
ruse:
затухание, замирание, фединг
slovake:
fading, únik el. magnetických vĺn

fadi

(ntr)
(figure) Malfortiĝi, malaperi iom post iom: montegoj […] etendiĝas vico post vico kaj malproksime fadas en blua valo [2].
2. Vladimir Glazunov: La ĉarmo de Ĉielmontaro, Fonto, numero 37a
angle:
fade
beloruse:
заміраць (пра сыгнал), згасаць
ĉeĥe:
slábnout (zvuk), unikat
ĉine:
淡化 [dànhuà]
france:
disparaitre (en s'éloignant), disparaître (en s'éloignant), s'évanouir (disparaitre)
germane:
verblassen
hispane:
fundir (imagen o sonido)
japane:
フェージングする
katalune:
fondre's, esvair-se
slovake:
slabnúť (zvuk), unikať
turke:
gözden kaybolmak(uzaklaşarak)
ukraine:
радіо завмирати, затухати (про звук)

administraj notoj