Eŭrjal/o, Eŭrial/o

Eŭrjalo, Eŭrialo

1.
MIT Unu el la tri Gorgonoj: Eŭrjalo estis la dua el la gorgonoj, monstraj fratinoj kun bronzaj manoj, akraj eburaj dentegoj kaj vivanta veneniga serpentaro anstataŭ hararo [1].
2.
MIT En la helena mitologio, filino de Minoo kaj patrino de Oriono: Eŭrjalo estis la […] filino de la kreta reĝo Minoo kaj de sia edzino Pazifao, laŭ multaj versioj (ekzemple, laŭ Heziodo) ŝi estis la patrino de la giganta ĉasisto Oriono, kun la mara dio Pozidono [2].
angle:
Euryale
beloruse:
Эўрыяла
france:
Euryale
germane:
Euryale
itale:
Euriale
katalune:
Euríale
pole:
Euriale

administraj notoj