*eter/o UV
*etero
- 1.
Iu el klaso de organikaj kombinaĵoj
konsistantaj el du hidrokarbidaj
radikaloj, interligitaj per
atomo de oksigeno: R-O-R':
etil-terciar-butil-etero (ETBE) estas produkto venanta el petrolo, kiu estis
aldonita al benzino en Usono
[1].
- 2.

La plej vaste konata etero1,
C2H5OC2H5
(dietiletero), tre facile vaporiĝanta fluaĵo,
uzata en medicino kiel anestezilo (ĉ. 1800 - 1950) kaj
solvilo:
la servistino estis sendita al la farmacisto por aĉeti eteron
KPr
;
mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron
VaK
;
injektilo ekbrilis en la manoj de la kuracisto, […] ekodoris je
etero, Ivano moliĝis en la manoj de la kvar homoj
MkM
.
- 3.
Laŭ Aristotelo, la kvina elemento
(vd kvintesenco),
ĉiela, netransformiĝanta, troviĝanta trans la orbito de la luno:
apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon
DL
;
la animo sin levas tra la etero supren, al la brilantaj steloj
FK
.
- 4.
De la 17a jc en fiziko, senpeza elasta substanco,
kiun oni supozis penetri ĉiujn korpojn kaj transsendi la diversajn formojn de energio:
la homo povas ĉion kompreni: kiel vibras la etero kaj
kio fariĝas sur la suno
[2].
1.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Etanolo, nova feliĉigilo de la usonaj respondeculoj
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 23a, p. 147a
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 23a, p. 147a
- angle:
- ether
- arabe:
- 1. إيثر
- beloruse:
- этэр, эфір
- bulgare:
- 1. етер
- ĉeĥe:
- nadzemský prostor, éter
- ĉine:
- 1. 醚 3. 以太 [yǐtài], 乙太 [yǐtài], 乙醚 [yǐmí], 太空 [tàikōng]
- dane:
- 1. æter
- estone:
- 1. eetrid
- finne:
- 1. eetterit
- france:
- éther
- germane:
- 1. Ether 2. Ether, Äther 3. Äther 4. Äther
- greke:
- 1. αιθέρες
- hebree:
- 1. אתר
- hispane:
- 1. éter
- hungare:
- éter
- indonezie:
- 1. eter
- itale:
- 1. eteri
- japane:
- 1. エーテル
- katalune:
- 1. èter
- koree:
- 1. 에테르
- kroate:
- 1. eter
- latinece:
- 1. aether
- latve:
- 1. ēteri
- litove:
- 1. eteriai
- makedone:
- 1. етер
- malnovgreke:
- 3. αἰθήρ 4. αἰθήρ
- nederlande:
- 1. ether
- norvege:
- 1. eter
- perse:
- 1. اتر
- pole:
- eter
- portugale:
- éter
- rumane:
- 1. eter
- ruse:
- эфир
- serbe:
- 1. етар
- slovake:
- éter
- slovene:
- 1. eter
- svede:
- eter
- telugue:
- 1. ఈథరు
- turke:
- 1. eter
- ukraine:
- 1. етери
- vjetname:
- 1. ête