esĥatologi/o, eskatologi/o PIV1

esĥatologio, eskatologio

FILREL Konsidero de la fina destino de la mondo, de la homaro, de ĉiu homo, el filozofia aŭ religia vidpunkto: la Malnova Testamento kun sia esĥatologio metis la bazon por la kristana tempokompreno, kiu eliras el la penso, ke la eventoj estas unufojaj kaj ne ripetiĝas [1]; mia metafiziko estas esprimita en la libro „Sperto de esĥatologia metafiziko“ [2]; Munkar kaj Nakir […] estas du anĝeloj en la islama eskatologio, kiuj ekzamenas kredon de la entombigitaj mortintoj [3].
1. trad. S. Hartwig: Konservema papo, soc.culture.esperanto, 2007-08-07
2. Vikipedio, Nikolaj Berdjajev, 2009-02-17
3. Vikipedio, Nakir kaj Munkar, 2009-11625
beloruse:
эсхаталёгія
bulgare:
есхатология
ĉine:
末日論 [mòrìlùn], 末日論 [mòrìlùn]
france:
eschatologie
germane:
Eschatologie
itale:
escatologia
pole:
eschatologia
rumane:
escatologie
ukraine:
есхатологія

administraj notoj