embarg/o PV

embargo

1.
EKONPOL Malpermeso al alia lando komerci varojn tra la limo, precipe eksporti: En la kazo Kubo fiaskis ne nur la embargo [1]; UN-rezolucio klopodis krei embargon sur la minejajn produktojn de ribelaj armeoj [2]; ni deziros kunagadi kun ĉiuj en la bataloj por ĉesigi la embargon kontraŭ Kubo [3]; la embargo ekvalidis post la masakro en 1989 […] en Pekino, sed nun la eŭropa armilindustrio flaras bonan komercon kun Ĉinio [4]; la rusa petrolgiganto estas optimisto rilate la regulajn liverojn de krudaĵoj al Jugoslavio post la fino de la embargo [5]; en multaj landoj estis starigita embargo rilate al bovoj kaj bovaĵo el endemiaj landoj [6]; SIN:blokado2.aVD:sankciumo
2.
MARJUR Baro de haveno, malpermeso al ŝipo elveturi.
1. Bertil Englund: Benu modere Usonon!, Monato, 2003/03, p. 7
2. Zandandu Ntomono Zola: Kongo: la mineja konflikto , Monato, 2001/03 p. 9
3. LEA/G-Magazino, n-ro 24 (1998/4)
4. Marko Naoki Lins: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?, Monato, 2004/12, p. 13
5. Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, Monato, 2001/02, p. 10
6. Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, Monato, 2006/05, p. 18
angle:
embargo
beloruse:
эмбарга
bulgare:
ембарго
ĉeĥe:
embargo, zákaz obchodu
ĉine:
1. 禁运 [jìnyùn], 封港 [fēnggǎng], 出口禁令 [chūkǒujìnlìng]
france:
~o: embargo.
germane:
Embargo 1. Ausfuhrverbot, Handelssperre 2. Hafensperre
hebree:
אֶמבַּרְגוֹ, הסגר
hungare:
1. kereskedelmi tilalom, kiviteli tilalom, embargó 2. kikötőzárlat, embargó
japane:
出港禁止 [しゅっこうきんし], エンバーゴ
nederlande:
1. embargo 2. beslaglegging, embargo
pole:
embargo
portugale:
1. embargo 2. embargo
ruse:
эмбарго
slovake:
embargo
ukraine:
ембарго

administraj notoj