tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*elokvent/a PV

*elokventa  

1.
(iu) Posedanta la talenton facile, bele kaj konvinke paroladi: elokventa oratoro; kiam ŝi komencis vendadi, ŝi estis terure elokventa [1].
2.
(io) Bela kaj konvinka: elokventa parolado, stilo, rigardo.

elokventi

(ntr)
Bele kaj konvinke paroli: sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti PrV .

elokvento, elokventeco  

Parola beleco kaj konvinka forto: per mono eĉ silento fariĝas elokvento PrV ; la elokventeco estas anima kapablo, kiu igas nin estroj super la koro kaj spirito de aliaj; la tro konstanta elokventeco enuigas.

tradukoj

anglaj

~a: eloquent; ~i: to speak eloquently; ~o, ~eco: eloquence.

belorusaj

~a 1.: красамоўны; ~a 2.: красамоўны, выразны; ~o, ~eco: красамоўства.

ĉeĥaj

~a: elokventní, výmluvný, výřečný; ~i: krasořečnit; ~o, ~eco: výmluvnost.

francaj

~a: éloquent; ~i: faire preuve d'éloquence; ~o, ~eco: éloquence.

germanaj

~a: redegewandt, beredt, eloquent; ~o, ~eco: Redegewandtheit, Beredsamkeit, Eloquenz.

hispanaj

~a: elocuente; ~o, ~eco: elocuencia.

hungaraj

~a 1.: ékesszóló; ~a 2.: beszédes; ~o, ~eco: ékesszólás. per mono eĉ silento fariĝas ~o: pénzzel még a csend is ékesszóló.

nederlandaj

~a: welsprekend; ~o, ~eco: welsprekendheid.

polaj

~a 1.: elokwentny, krasomówczy; ~a 2.: wymowny; ~o, ~eco: elokwencja, krasomówstwo.

portugalaj

~a: eloqüente.

rusaj

~a 1.: красноречивый; ~a 2.: красноречивый, выразительный; ~o, ~eco: красноречие.

slovakaj

~a: výrečný; ~i: krasorečniť; ~o, ~eco: výrečnosť.

svedaj

~a: vältalig.

fontoj

1. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]


administraj notoj

pri ~a 2.:
      "~a rigardo" aŭ "~a silento" eble ne havas saman signifon
      kiel "~a parolado". Ili estas pli proksimaj al 
      "multon signifanta". 
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | elokve.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/11/02 21:10:16