ekscentr/a NeoGlo

ekscentra

(malofte)
Iom ekstravaganca, fantaziema, spita aŭ indiferenta al malfavoraj juĝoj: vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra Marta ; esperanta verkado ŝajnas ofte io tiel ekscentra, ke la verkisto sentas sin iom malhelpita kariere [1]; [ŝi] havas profundan konon de la trajtoj, kutimoj kaj ekscentraĵoj de la homaro [2]; Bailenambeann […] ne estas aparte notinda […] sed en la pasinteco ĝi estigis aŭ allogis al si kelkajn ekscentrulojn, pri kiuj oni ankoraŭ rakontas amuzajn aŭ bizarajn anekdotojn [3]. VD:bizara, skurila
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
2. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo, 2007
3. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
angle:
eccentric
beloruse:
эксцэнтрычны
ĉeĥe:
mimocentrální, výstřední, výstředný
france:
excentrique
germane:
exzentrisch ~ulo: Exzentriker.
hispane:
excéntrico
katalune:
excèntric
pole:
ekscentryczny
portugale:
excêntrico
slovake:
mimostredový
ukraine:
ексцентричний, дивакуватий

administraj notoj