dupleks/a
dupleksa

- (pp komunikkanalo) Permesanta samtempe la sendon kaj la ricevon de informoj, t.e. samtempan ambaŭdirektan transsendon: la kvarkonduktila interligo povas esti dupleksa aŭ duondupleksa, la plej lertaj telegrafistoj uzis duplekson, ili tajpis la telegramojn, [ilia] maŝino ne presis ilin (ne estis kontrolado), nur la alia telegrafo, dume ankaŭ la alia telegrafisto tajpis telegramojn simile, en duonduplekso la tajpita telegramo presiĝis ankaŭ en la propra telegrafo, tial la alia telegrafisto ne povis sendi samtempe telegramon [1]; IrDA estas […] normo de sendrata seria duon-dupleksa interfaco por transdono de datenoj laŭ principo punkto-al-punkto [2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ambaŭdirekta.
- angle:
- full duplex
- beloruse:
- дуплексны
- ĉeĥe:
- duplexní, obousměrný
- ĉine:
- 双联 [shuānglián]
- france:
- bidirectionnel, duplex
- germane:
- Duplex-
- hispane:
- dúplex
- hungare:
- duplex, kétirányú
- japane:
- 同時送受信方式の [どうじそうじゅしんほうしきの], 二重通信方式の [ふたじゅうつうしんほうしきの]
- katalune:
- dúplex
- pole:
- dupleksowy, dwukierunkowy
- portugale:
- dúplex
- ruse:
- дуплексный
- slovake:
- obojsmerný
- ukraine:
- радіо дуплексний