10Dresden/o FK

Dresdeno

GEOGPOL Ĉefurbo de Saksujo, trafluata de Elbo (13°E, 51°20’N): Berlino havas kontraŭ ĉiuj 1000 viroj 1080 virinojn, Dresdeno 1113, Frankfurto sur Majno 1123 FK ; la barono von Gablenz en Dresdeno FK ; pri tiu temo Zamenhof parolis […] ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno VivZam ; la 13an de februaro dekmiloj da homoj […] en Dresdeno partoprenis memoreventojn okaze de la 60a datreveno de la brulnokto, dum kiu pereis minimume 35 000 homoj [1].
1. Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste
beloruse:
Дрэздэн
ĉine:
杜雷斯頓 [dùléisīdùn], 德累斯頓人 [délèisīdùnrén], 德累斯頓 [délèisīdùn], 德勒斯登 [délèsīdēng]
france:
Dresde
germane:
Dresden
japane:
ドレスデン
ukraine:
Дрезден

dresdena

Rilata al la urbo Dresdeno: mi esprimas nian koran dankon al la […] Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso [2].
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
beloruse:
дрэздэнскі
germane:
Dresdner (auf Dresden bezogen)

dresdenano

Loĝanto de la urbo Dresdeno: kristanaj insignoj juĝejo-decide malaperas el lernejoj, dum are kreskas minaretoj, ― tio verŝajne la dresdenanojn ne tro koncernas [3].
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Ĉu savi la kristanan okcidenton?, 2015
beloruse:
дрэздэнец
ĉine:
杜雷斯頓人 [dùléisīdùnrén], 杜雷斯頓 [dùléisīdùn], 德累斯頓人 [délèisīdùnrén]
germane:
Dresdner (Einwohner)

administraj notoj