dinamism/o JED

dinamismo

1.
FIL Doktrino, kiu klarigas la fenomenojn de materio kaj penso el la efikado de fortoj. VD:meĥanismo, vitalismo
2.
(komune) Vigleco, agemo: la hodiaŭa lingva stato, plena de evolua dinamismo […] prezentiĝas kiel multkolora eksterordinara […] spektro [1]; en la helenisma epoko […] la spirita vivo […] perdis sian freŝecon, dinamismon kaj originalecon [2]; via dinamismo [...] alportis al la rumana movado, eĉ dum tia griza periodo, tiom da sukcesoj [3].
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. M. Butan: en: Profesoro Bociort respondas, La Ondo de Esperanto, 2015:4-5 (246-247)
angle:
dynamism (philosophy)
beloruse:
дынамізм
ĉeĥe:
dynamizmus
france:
dynamisme
germane:
Dynamismus
hebree:
דימניזם
hispane:
dinamismo
hungare:
dinamizmus
japane:
ダイナミズム, 力動説 [ちからどうせつ], 力本説 [りきほんせつ]
katalune:
dinamisme
pole:
dynamizm
portugale:
dinamismo
ruse:
динамизм
slovake:
dynamizmus
ukraine:
динамізм

administraj notoj