dekant/i

dekanti

KEM (tr)
Forverŝi likvaĵon el ujo, lasante en ĝi la funde falintajn nesolvaĵojn: dekantita kreto servas por purigi dentojn kaj arĝenton [1]; ekskrementa cisterno […] celas dekanti la solidajn materiojn kaj likvigi ilin per fermentado danke al la ago de malaerobiaj bakterioj nature vivantaj en la elfluaĵoj [2]. SIN:ripozpurigi
beloruse:
дэкантаваць
ĉeĥe:
slít (tekutinu a ponechat usazeninu)
ĉine:
滗去 [bìqù]
france:
décanter
germane:
dekantieren, abgießen
hebree:
לִמְזוֹג
hispane:
decantar
hungare:
leszűr, leönt (folyadékot)
japane:
デカントする, 上ずみを移しとる [うわずみをうつしとる]
katalune:
decantar
pole:
zlewać (płyn), odlewać (płyn), dekantować
portugale:
decantar
ruse:
декантировать
slovake:
zliať tekutinu a nechať usadeninu
ukraine:
зливати

administraj notoj