ĉonmag/o EncJap

ĉonmago  

Hartubero el la frontaj haroj tiritaj malantaŭen kaj rulitaj sur la verto, populara ĉe japanaj viroj de la 17a jarcento ĝis la 19a jarcento: antaŭ longa tempo, kiam viroj portis ĉonmagon ..., grandskala laboro estis farita por rekonstrui templon [1]; du jarojn poste kiam li malfermis barbirejon, la japana registaro hazarde malpermesis ĉonmagon ... por modernigi vivmanieron de homoj [2].
1. Aoyama T.: La Anstataŭanto-Jamao, 2002-05-27
2. J. Aida, K. Suzuki, M. Ŝidara: Gvidlibro pri Jokohamo, 2.2 Parko de Jamaŝita, 2005
angle:
chonmage
france:
chonmage
germane:
Chonmage
itale:
chonmage

administraj notoj