brr PIV1

brr

(ekkrio)
Sono eligata per tralipa blovo, pro malvarmo, timtremo, naŭzo: brr! estas vere malvarme post la neĝo [1]! terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn […] brr! se vi vidus Senuran [2]; mi ne povas imagi pli malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tion brrr [3]! brrr, ― mi preferas ne pensi pri tia katastrofo [4]; ĉu vere ili mortis tiunokte? brrr, tio igas min frosttremi [5]!
Rim.: Brr konvencie prezentas treman dulipan voĉan sonon, kiu ne estas normala ero de la esperanta sonsistemo. [Ĵeromo Vaŝe]
france:
brr !
germane:
brr!

administraj notoj