*biskvit/o UV
*biskvito
- 1.
Simpla bakaĵo,
dufoje aŭ longe bakita, por povi longe konservi ĝin
aŭ uzi kiel dieton por malsanulo:
en tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam
kaj Jerobeam diris al sia edzino: […]
prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon
da mielo kaj iru al li
[1];
li atente observis ĉu la soldatoj havas […]
varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la
provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj
[2];
oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo
en la fabriko kie oni faris konservaĵojn el fiŝoj
kaj viando
[3];
kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj
kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el
la
sakoj
[4].
- 2.
-
Dolĉa, seka, malgranda
bakaĵo
por frandado:
karobopulvoro […] tre bone anstataŭas kakaon kaj sukeron en kia ajn
recepto: biskvitoj, tortoj, trufglaciaĵoj ktp
[5];
via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena
[…] – tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj
[6].
kekso
frandaĵoRim.: La uzo ĉe Kabe, la germana traduko „Zwieback“ en la Fundamento kaj la etimologio de la vorto sugestas la pli malvastan sencon biskvito1. Por la pli ĝenerala senco, influita de latinidaj nacilingvoj kaj PIV, aliaj preferas la vorton „kekso“. - 3.
Senglazura porcelano aŭ fajenco:
statueto el biskvito.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:1-3
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
5. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 2011
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
5. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 2011
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
- angle:
- bisque, *biscuit 1. cookie, cracker, zwieback 2. cookie 3. biscuit porcelain
- beloruse:
- 1. бісквіт (печыва) 2. сухар, корж, гранка 3. бісквіт (фарфор)
- bulgare:
- бисквита
- ĉeĥe:
- biskvit, suchar, sušenka
- ĉine:
- 1. 面包干 [miànbāogān] 2. 餅乾 [bǐnggān], 曲奇 [qǔqí], 曲奇餅 [qǔqíbǐng]
- france:
- *biscuit
- germane:
- 1. *Zwieback, Dauerbrot 2. Plätzchen (Gebäck), Keks 3. Biskuit-Porzellan
- hebree:
- עוּגִיָה, בסקויט
- hispane:
- bizcocho, galleta
- hungare:
- 1. kétszersült 3. biszkvitporcelán
- indonezie:
- biskuit
- japane:
- ビスケット, クッキー, 堅パン [かたパン], 素焼きの陶磁器 [すやきのとうじき]
- nederlande:
- biscuit 2. koekje
- pole:
- 1. suchar, *sucharek 2. biszkopt 3. biskwit
- portugale:
- 1. biscoito
- rumane:
- 1. biscuit
- ruse:
- 1. *бисквит, сухое печенье, сухарь 3. бисквит
- slovake:
- 1.keks, 2.neglazúrovaný porcelán, piškóta
- tibete:
- ཏན་ཤིང་བག་ལེབ་
- turke:
- bisküvi
- ukraine:
- бісквіт, сухе печиво, сухар