*betul/o

*betulo

BOT
Genro el familio betulacoj (Betula), arboj kaj arbedoj kun hela mola ligno, kun tre flekseblaj branĉoj, ofte kun blanka trunkŝelo: malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro [1]; la betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj [2]; ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo [3]; ĉi tie entute mankas nanaj betuloj, kiuj en Laponio kovras la teron tuj sude de la senarba zono [4].

betulo (Betula utilis var jacquemontii)
CC-BY-SA-3.0  [5]
angle:
birch
beloruse:
бяроза
bretone:
bezvenn, gwezenn-vezv
bulgare:
бреза
ĉeĥe:
bříza
france:
bouleau
germane:
Birke
hebree:
לִבנֶה
hispane:
abedul
hungare:
nyír(fa)
japane:
カバノキ, シラカバ
latinece:
Betula
perse:
غان، توس
pole:
brzoza
portugale:
bétula
ruse:
берёза
slovake:
breza
svede:
björk
ukraine:
береза

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.