9beletr/o PV

9beletro PV

BELE Arta literaturo plezurocela aŭ distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazaĵoj kaj personoj imagitaj. ĉiu numero enhavas 20 paĝojn de beletro de Mikaelo Giŝpling, Mikaelo Bronŝtejn, […] kaj aliaj maturaj aŭtoroj [1]; Esperanto-beletro [2]; la Biblio, pro historiaj kaŭzoj, en la eŭropa kulturo estas konstanta fonto de temoj por la arto, inkluzive beletron [3]; li studis filozofion kaj beletron kaj daŭrigis sian poezian verkadon [4]; per la rimedoj de beletro [5]. SIN:bela literaturoVD:beletristiko 1
1. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
2. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
3. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto
5. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
angle:
literature, letters, belles lettres
beloruse:
мастацкая літаратура
ĉine:
虚构小说 [xūgòuxiǎoshuō]
france:
art de l'écrivain, littérature (art de l'écrivain), lettres (art de l'écrivain)
germane:
Belletristik
hebree:
סִפְרוּת
hispane:
caligrafía, literatura
hungare:
szépirodalom
itale:
lettere, belle lettere
japane:
文芸 [ぶんげい], 純文学 [じゅんぶんがく]
nederlande:
bellettrie
pole:
beletrystyka
ruse:
художественная литература
slovake:
beletria
ukraine:
художня література, красне письменство

beletra

Rilata al beletro: la interbalkana beletra komisiono [6]; vera romano – ampleksa beletra verko kun pluraj interplektiĝantaj enhavfadenoj [7]; beletra panoramo [8]; Beletra Almanako [9].
beloruse:
мастацкі (датычны мастацкай літаратуры)
germane:
belletristisch
hispane:
literario
japane:
文芸的な [ぶんげいてきな]

9beletraĵo PIV1

Verko beletra: beletraĵoj tradukitaj el la rusa [10]; balkanpopola beletraĵo [11]; miaj ŝatokupoj estas legado de beletraĵoj, kinoarto, muziko, […] [12].
10. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
11. Monato, Bardhyl Selimi: Albano balkane premiita
12. Monato, Evgeni Georgiev
angle:
literary work
beloruse:
літаратурны твор
hispane:
pieza literaria, obra literaria
itale:
opera letteraria
japane:
文芸作品 [ぶんげいさくひん]
pole:
dzieło literackie

beletrismo

Vigla interesiĝo aŭ profesia agado pri beletro: vi vidas, ke beletrismo ne malutilas eĉ en diplomatiaj cirkonstancoj [13].
13. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
hispane:
caligrafismo

9beletristo LR

Beletra verkisto aŭ specialisto. la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence [14]; klarigo de la ŝanĝo nenio en la riĉa kultura heredaĵo de la homaro devas esti perdita, kaj tio certe ne povas ne inkludi la kontribuon de esperantaj beletristoj [15]; „Praga Altliteratura Skolo” […] alprenis […] iom fieran sintenon, neglektan al la alitendencaj beletristoj [16].
angle:
author, writer, man of letters
beloruse:
белетрыст, пісьменьнік
ĉine:
作家 [zuòjiā], 作手 [zuòshǒu]
france:
écrivain
germane:
Belletrist, Schriftsteller (Belletristik)
hebree:
מְשׁוֹרֵר
hispane:
literato, escritor, autor
itale:
letterato
japane:
文士 [ぶんし], 文学者 [ぶんがくしゃ]
pole:
literat, pisarz, autor, beletrysta (rzadkie)

administraj notoj