2bandit/o

bandito

Stratrabisto, ordinare membro de bando4: ricevis bandito laŭ sia merito PrV ; [laŭ] via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas […] bandito [1]; la banditojn kaj aventuristojn ili varbis en la armeon kaj faris ilin bonegaj soldatoj [2]; en Brazilo, Kolombio, Peruo la ŝakristoj pri drogoj, la banditoj, jam montras pli da povo ol la ŝtato, ol la polica aparato [3]; la eŭropaj partizanoj estis teroristoj (banditoj) laŭ la naziaj okupantoj [4]; sur naciaj vojoj, banditoj atakas aŭtojn [5].
angle:
bandit
beloruse:
бандыт, разбойнік
ĉeĥe:
gangster
france:
bandit
germane:
Bandit
hebree:
שׁוֹדֵד
hispane:
bandido
hungare:
bandita
itale:
bandito
japane:
山賊 [さんぞく], 盗賊 [とうぞく], 追いはぎ [おいはぎ]
katalune:
bandit
nederlande:
bandiet
pole:
bandyta, bandzior (pot.), rozbójnik
ruse:
бандит, разбойник
slovake:
bandita, lúpežník, zbojník
tibete:
ཇག་པ་
ukraine:
бандит, розбійник

administraj notoj