bakteriofag/o SPV , bakteriofaĝ/o PIV2

bakteriofago, bakteriofaĝo

BAK Viruso, kiu infektas bakteriojn, do bakteriviruso: bakteriofagoj ... estas etaĵoj similaj al virusoj kiuj atakas la ĉelojn de la bakterioj [1]; baldaŭ post la malkovro de la disenteria fago estis trovitaj bakteriofagoj mortigantaj bakteriojn de ĥolero, abdomena tifo kaj aliaj, kaj oni komencis utiligi ilin por kuracado de multaj malsanoj [2]; la plej uzata estas la bakteriofago λ, ĝia dufadena linia DNA […] havas kunteniĝantajn finaĵojn, kiuj ebligas al ĝi cirkliĝi en la infektita bakterio [3].
1. [A. Oberndorfer]: Nia paralela imunsistemo, Esperanta Retradio, 2013-06-21
2. Vladimir Lemelev: Malamikoj de bakterioj
3. Vikipedio, Bakteriofago
angle:
bacteriophage, phage
beloruse:
бактэрыяфаг
ĉeĥe:
bakteriofág
ĉine:
噬菌体 [shìjùntǐ]
france:
bactériophage, phage
germane:
Bakteriophage
indonezie:
bakteriofag
japane:
バクテリオファージ, 細菌ウイルス [さいきんウイルス]
ruse:
бактериофаг
slovake:
bakteriofág

administraj notoj