bakelit/o PV

bakelito

KEM
Artefarita plasto, produktata el formaldehido kaj fenolo, uzata kiel izola substanco aŭ ornamcele (ekz-e kiel anstataŭaĵo de sukceno): la produkton bakelito ellaboris la belga kemiisto Leo H. Baekeland […] en 1909 en Usono [1]; ĉio estis el arĝentkolora metalo, vitro kaj el bakelit-simila materialo [2].
angle:
Bakelite
beloruse:
бакеліт
ĉeĥe:
bakelit
france:
bakélite
germane:
Bakelit
hebree:
בקליט
hispane:
baquelita
hungare:
bakelit
japane:
ベークライト
katalune:
baquelita
nederlande:
bakeliet
pole:
bakelit
ruse:
бакелит
slovake:
bakelit
ukraine:
бакеліт

administraj notoj