*aven/o

*aveno

AGRBOT
Genro el familio poacoj (Avena), uzata kiel nutraĵo por ĉevaloj kaj aliaj bestoj, por fari keksojn ktp: sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis […] sekalo, hordeo kaj aveno [1]; li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon [2]; avenkaĉo (aŭ poriĝo) estas kaĉo el aveno [3]; tritiko, aveno kaj betoj estas de plej frua epoko tie kultivataj en la grandbienoj[4]. VD: avenfloko2j, muslio

paniklo de aveno (Avena sativa) baldaŭ rikoltota
CC BY-SA 3.0  [5]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
4. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
5. Christian Fischer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:AvenaSativa2.jpg
angle:
oats ~kaĉo: porridge, oatmeal.
beloruse:
авёс
bretone:
kerc'h
bulgare:
овес
ĉeĥe:
aven
france:
avoine
germane:
Hafer ~kaĉo: Haferbrei.
hebree:
שיבולת שועל
hispane:
avena
hungare:
zab
itale:
avena
japane:
カラスムギ, エンバク, オートムギ
katalune:
civada
latinece:
Avena
nederlande:
haver
perse:
یولاف، جودوسر
portugale:
aveia
ruse:
овёс
slovake:
aven, ovos
svede:
havre
tibete:
མནའ་
ukraine:
овес

avena

El aveno: [la ĉevalo] ripozu manĝante avenaĵon [6]; pia montanino scias kuiri frandaĵojn, uzante […] abrikotojn, safranon, sovaĝan zingibron kaj avenan farunon [7]; doni al la malsanuloj avenan supon [8].
beloruse:
аўсяны
germane:
Hafer-

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.