*aspid/o

*aspido

ZOO
Specio de vipuro (Vipera aspis), venena serpenteto: [li] trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj [1]; pereiga veneno de aspidoj [2]; venenon de aspidoj li suĉos, lango de vipuro lin mortigos [3]; kvazaŭ mordita de aspido, Klorinda eksaltis [4].

aspidino (Vipera aspis)
CC-BY-SA-3.0  [5]
angle:
asp
beloruse:
асьпід (зьмяя)
bretone:
naer-speg
ĉeĥe:
brejlovec, had, zmije
france:
aspic (vipère)
germane:
Aspisviper
hebree:
צפע
hungare:
áspisvipera, áspiskígyó
itale:
aspide
japane:
エジプトコブラ
katalune:
escurçó pirinenc
latinece:
Vipera aspis
portugale:
naja, áspide
ruse:
аспид (змея)
slovake:
druh vretenice
ukraine:
аспід

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.