apaĉ/o

apaĉo

1.
Indiano el multgenta popolo vivinta en sudokcidenta Nordameriko per bizonĉaso, rikoltado, kultivo, rabado, nun malabunde resta en Novmeksiko, Arizono kaj dise en Usono: la apaĉoj reprezentas la orientan branĉon de la navaĥoj [1]. (figure) kial Obama, Sarkozy, Cameron kaj la aliaj apaĉoj ne intervenas ekzemple en Ebur-Bordo [2]?
2.
POL Huligano, precipe ano de tiel kromnomataj parizaj bandoj agintaj inter 1900 kaj 1920: iu apaĉo mortigis vin per klabo de malantaŭe, kaj ĉion forrabis [3]. Belleville! Ĝi estis iam la misfama apaĉa kvartalo de Parizo [4].
1. T. Carlevaro: Skize pri indianaj kulturoj, Literatura foiro, 1998-10, numero 115a, p. 32-37a
2. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, 2011
3. Lusin (Zhou Shuren), trad. S. J. Zee k.a.: Noveloj de Lusin, El Malnovaj legendoj nove redaktitaj, Revivigo
4. J. Rejtő, trad. L. Balázs: Sinjoro Vanek en Parizo, 2a parto, 2002-07
angle:
Apache
beloruse:
1. апач 2. хуліган
france:
1. apache (subst.)
germane:
Apache 1. Apache
hebree:
אפאצ'י
hispane:
1. apache
hungare:
apacs
japane:
アパッチ
katalune:
1. apatxe
pole:
1. Apacz 2. chuligan, apasz
ruse:
1. апач 2. хулиган, апаш
slovake:
1. Apač
ukraine:
хуліган, апаш

apaĉa

Rilata al la apaĉoj.
angle:
Apache
beloruse:
апачаў, апачаўскі
france:
apache (adj.)
germane:
Apachen-
hispane:
apache
hungare:
apacs
pole:
należący do Apaczów
slovake:
apačský

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.