ablaci/o PIV1

ablacio

SCI Forigo de materialo.
a)
GEOL Surfaca erozio: ablacio estas masperdo de la glaĉero dum la metamorfozproceso [1]. VD:abrazio
b)
MEDKIR Ĥirurgia forigo: ablacio de tumora histo; (figure) sen tia drasta ablacio la morto de UEA ŝajnas certa [2].
c)
AST Erozio aŭ elvaporiĝo pro frotado tra la atmosfero aŭ radiado.
angle:
ablation
beloruse:
абляцыя, змыў
ĉeĥe:
ablace, končetiny, odnětí tkáně, orgánu
ĉine:
1.a 消蝕 [xiao1shi2], 消蚀 [xiao1shi2]
france:
ablation
germane:
Ablation, Abtrag 1.a Abschmelzen 1.b Verödung
hispane:
ablación
itale:
ablazione
katalune:
ablació
pole:
ablacja
rumane:
ablațiune
slovake:
ablácia, odňatie tkaniva, orgánu
ukraine:
абляція, видалення органа

ablacia aĝo [3]

AST Tempodaŭro ekde la fandiĝo de la vitra surfaco de aerŝtono pro ĝia enirado tra la atmosfero.
3. Astronomia Terminaro
angle:
ablation age
beloruse:
тэрмін абляцыі
itale:
tempo di ablazione
katalune:
temps d'ablació
pole:
wiek lodowcowy

administraj notoj