9etos/o SPV
9etoso
- Reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo: la entuziasma etoso de la Bulonja Kongreso; ĉio mirakle servis la neverŝajne fabelan etoson, la realporton de la infaneco [1]; liaj originalaj poemoj […] karakterizas aparta melankolia kaj naturkontempla etoso [2]; fiksiĝis […] ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco […], en tia etoso, en etburĝa medio, dividata laŭreligie kaj laŭlingve […] Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn [3]; ilin fortimigis la samideana etoso, la Majstro-kulto, la kantado de „naiva“ himno [4]; en familia etoso okazis la unua postmilita kongreso [5]; revolucia etoso […] regis inter la germana proletaro [6]; ŝi ĉerpas sian rakontmaterialon el siaj rememoroj pri la jugoslaviaj nacia etoso [7]; la etoso en la oficejo estas streĉa; OA9 ; la muziko kreis agrablan etoson OA9 . agordo, atmosfero, harmonio, tono
1.
Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, DUA PARTO
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto

- angle:
- atmosphere, ethos
- beloruse:
- атмасфэра, дух, настрой
- bulgare:
- атмосфера, настроение
- ĉine:
- 气氛 [qìfēn]
- france:
- ambiance, atmosphère (ambiance)
- germane:
- Stimmung, Atmosphäre (Stimmung)
- hispane:
- ambiente
- hungare:
- hangulat, atmoszféra, hangoltság, ethhosz
- japane:
- 雰囲気 [ふんいき], ムード [むーど], 趣き [おもむき], 情調 [じょうちょう], エートス
- nederlande:
- sfeer, stemming
- pole:
- nastrój, atmosfera (duchowa), duch, etos
- portugale:
- ambiência, atmosfera espiritual, êthos, etos
- rumane:
- atmosferă
- ruse:
- атмосфера, настроение, дух
- svede:
- stämning, atmosfär
- ukraine:
- дух, атмосфера (середовища, епохи)
bonetosa
- beloruse:
- прыемны, утульны, таварыскі
- ĉine:
- 舒适地 [shūshìde], 舒心 [shūxīn]
- germane:
- behaglich, wohlig
- pole:
- przyjemny, nastrojowy