Kiel uzi Retan Vortaron en la diversaj sistemoj

Interrete

Plej facile vi uzas la vortaron per moderna retumilo kiel Internet Explorer, Firefox, Safari k.a. rekte sur la hejmpaĝo http://purl.org/net/voko/revo.

Se vi volas uzi ĝin sen kadroj, ekz. per lynx vi komencu ĉe la adreso http://purl.org/net/voko/revo/inx/_plena.html.

Alternativa ebleco estas uzi per DICT-kliento. DICT estas interreta protokolo speciale kreita por vortaroj. En la reto estas pluraj serviloj, kiuj servas vortarojn per tiu protokolo kaj estas uzeblaj tra la reto per DICT-kliento.

Bedaŭrinde la publikaj DICT-servoj por Revo nuntempe ne funkcias, sed se estas bezono certe estas ebleco reaktivi tian servon:

Sed vi povas instali tian servon ankaŭ loke en via sistemo. Pluraj Linuksoj jam havas pretajn pakaĵojn. La datumarojn mem de Reta Vortaro en DICT-formato vi povas trovi sur la elŝutopaĝo.

Androido

Estas pluraj eblecoj uzi Revon en Androido:

iPhone, iPad, iPod touch

Plej bone uzu la aplikaĵeton de Robin Hill.

Ĉar Kobo ankaŭ havas aplikaĵon por iOS eble vi povas ankaŭ uzi la version por Kobo. Mi ankoraŭe ne elprovis, ĉu funkcias.

Vidu sub EPUB/MOBI pri alia ebleco, kiu ĝis nun prezentis al mi tro ĝenajn obstaklojn, kvankam ekzistas legprogramoj por ambaŭ formatoj (iBooks App, Kindle App). La programo iBooks cetere estas iom malrapida, do tuta Revo verŝajne estus tro peza por ĝi, eltiraĵo certe eblas.

Stardict

Per la programo dictd2dic vi povas krei vortaron por StarDict el la datumbazo por DICT-servo. Stardict estas uzebla en Vindozo, Makintoŝo kaj Linuksoj sambone.

Por uzado el komandlinio ekzistas ankaŭprogramo sdcv.

GoldenDict

GoldenDict estas pluevoluo de ne plu flegata StarDict kaj kapablas legi kaj ties formaton kaj dosierojn en la formato de DICT. Do estas plej oportune uzi la DICT-version de Revo kun ĝi.

GoldenDict ankaŭ ofertas version por poŝkomputiloj kun Android-sistemo. Vidu detalajn infromojn de Ilja Muravjov

Revo2go

En Vindozo vi povas uzi la pakaĵon "Revo2go" de Wieland Pusch. Ĝi kunigas TTT-servon, datumbazon kaj la enhavon en unu pakaĵo kiun vi povas kopii ekz. sur lumdiskon aŭ memorkarton kaj ruligi aŭtonome en via komputilo.

Vi povas preni ĝin de http://reta-vortaro.de/tgz/server2go_a2.zip. Bazita ĝi estas sur http://www.server2go-web.de/. Tie estas ankaŭ forumo, kiu donas helpon en la germana kaj angla.

Post kiam vi instalis la bazan pakaĵon sur taŭga datumingo, vi devas ankoraŭ preni aktualan datumbazon de la Revo-enhavo. La servo de Wieland Pusch regule anoncas la plej lastan version en la revulo-forumo: http://www.yahoogroups.com/group/revuloj/ sub la temlinio "Revo Upload": ekz. vidu tiun mesaĝon.

Tiun vi instalas tiele:

  1. Vi prenos de http://www.reta-vortaro.de/alveno/revo-20101227.sql.gz sur vian lokan diskon
  2. Por aktualigi vian Revo2go vi startu revo2go
  3. En cmd.exe iru al <pado>\server2go\server\mysql\bin
  4. Tie lanĉu: mysql.exe --port=7188 --user=root usr_web277_1
  5. En mysql vi tajpu: source <pado>\revodb-20071220.sql
  6. kaj poste: exit

La aŭtomate lanĉatan retumilon vi povas ekz. ŝanĝi en la agordo-dosiero pms_config.ini:

[Browser]
;--- The browser that is started after server start (possible values: IEXPLORER,
FIREFOX, MOZILLA, DEFAULT, EXTERNAL)
BrowserType=EXTERNAL
;--- Browser command options like -k (NOT IN USE AT THE MOMENT)
BrowserCommandOptions=
;--- Path to an external browser that is used instead the browser above
BrowserPath=C:\Program Files\Mozilla Firefox\firefox.exe

loka DICT-servo

Vi povas instali DICT-servon en via komputilo kaj uzi ĝin per DICT-kliento. Por Debian kaj Ubuntu Antono Vasiljev preparis tujinstaleblan pakaĵon kun Revo. Vidu ĉe http://antono.info/epo/2010/05/revo-debian-ubuntu pri detaloj.

bedic

Vi povas uzi ĝin en la bedic-formato kun la programo qbedic. Tiu programo bezonas la fenestrobibliotekon QT kaj estas havebla almenaŭ por Uniksaj sistemoj. Sed ŝajnas, ke qbedic mem ne plu estas flegata, sed nur la versio zbedic por OPIE-bazitaj poŝkomputiloj.

TomeRaider

Sergio Pokrovskij proponis version por TomeRaider, kiu estas havebla por diversaj sistemoj: Pocket PC, PalmOS, EPOC/Symbian_OS kaj MS Windows, intertempe ankaŭ por Android. Jen diskuto pri la temo.

EPUB- kaj MOBI-formato

Mi iom eksperimentis pri EPUB kaj MOBI-formatoj. Oni povas ekstrakti parton de Revo, ekz. tradukojn de elektita(j) lingvo(j), kaj transformi al elektronika libro en EPUB-formato. Vidu la Vortaron de Rilatoj sur la elŝutopaĝo. De EPUB-formato oni povas transformi al MOBI-formato per Calibre.

Por EPUB de Aŭgusto 2015 eblecoj marki vortojn por indeksoj estiĝis normrekomendo, sed ĝis nun mi ne vidis, ke iu e-legilo jam subtenas tiujn strukturojn.

En MOBI-formato, kiu legeblas de pluraj poŝkomputiloj kaj Kindle-legiloj oni povas krei vortarojn. Sed la kreiloj haveblas nur por Vindozo. Mi provis uzi la programon kindlegen en mia Linukssistemo kaj ĝi rifuzis kaj traduki verkon en la lingvo "eo" kaj akcepti XSL-transformregulojn, kiuj necesas por krei vortaron kun indeksoj.

Mi povus provi uzi WINE, kiu estas Vindoz-simulilo por Linukso, aŭ krei la indeksojn plentekste kun ligoj al la unuopaj artikoletoj aŭ atendi progreson de EPUB-rimedoj.

OPIE (Linux/QT embedded)

Por tiu ekzistas la programo zbedic, kiu povas uzi la vortaron en la bedic-formato. Komforte estas la funkcio, kiu permesas rekte rigardi en la vortaron klakante vorton ekz. en OpieReader (QTReader) legante tekston.

Palm webOS

Por Palm Pre ekzistas bele aranĝita versio de Neil Robert.

Kobo

Por la elektronika librolegilo Kobo ekzistas antaŭpreparita versio de Marco Aurélio.

Kobo disponigas ankaŭ lego-aplikaĵojn por BlackBerry OS, Apple iOS kaj Androido.