razi/i

razii

(x)
1.
Surprizataki por rabado aŭ forkaptado.
2.
Surprize kaj amplekse trakontroli lokon, ofte kun arestadoj: je la 6a horo, polico en Britio raziis la domon [1].
1. Paŭlo Gubbins : Danĝera Farso, Internacia Ĵurnalisto, n-ro 4/1992, p.6
beloruse:
1. нападаць (з мэтай рабунку), рабіць набег 2. рабіць аблаву (паліцэйскую)
france:
1. razzier 2. rafler (police etc.)
germane:
1. auf Beutezug gehen 2. eine Razzia durchführen
pole:
2. dokonywać nalotu policyjnego
rumane:
2. face un raid al poliției

razio PIV1

1.
MIL Rabatako: judoj postklarigis […] la venkojn kaj raziojn super aliaj gentoj kiel alahajn favorojn aŭ rekompencojn [2]; post la fino de la razio […] ĉiun indiĝenon pli ol kvardek-jaran oni senkompate buĉas [3].
2.
POL Surpriza ampleksa kontrolado kaj arestado: la kortego instigis sian policon al novaj razioj [4].
2. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
3. A. Montagut: Verne patro kaj Verne filo, libera folio, 2009-02-17
4. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
beloruse:
1. набег 2. аблава (паліцэйская)
france:
1. razzia 2. rafle (police etc.)
germane:
1. Streifzug, Beutezug 2. Razzia
pole:
2. nalot policyjny
rumane:
2. raid al poliției
ukraine:
набіг, наліт, фам. облава, масовий арешт

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.